lon suno Vivo de Lumo
by Lucas Ericsson
La herbo ondetas en movadoj de malhela verdo, kun la nuboj kopiantaj responde. La nokto komenciĝis kaj la varma vento varmigas ĉiun herbfolion. Je ĉi tiu horo de la nokto, la steloj videblas, kaj oni ĵurus ke ankaŭ ili volas moviĝi. Nenio estas vidata ĉar estas mallume, ĝis multaj malgrandaj lumoj vekas la kolorojn en la dormantaj floroj. La fulgoroj alvenas el la grundo kaj lumigas la nokton.
Se la nokto estas malfrua, estas frua por la homo kiu vidas ĉi tiun scenon. Ri certe venis ĉi tien rekte de laboro ĉar ria nigra laborokostumo nur elstaras kiam ĝi kovras la stelojn. Ri marŝas tra la ondoj de herbo kaj serĉas ion en la ĉielo. La steloj restu samaj kiel antaŭe.
La fulgoroj, tamen, ŝajnas ŝati la homon kaj lumigi la paŝojn kiujn la homo forlasis. La homo svingas la brakon por formovi ilin, kiel oni gvidas infanojn. La fulgoroj flugas for, disvastiĝante super la herbo. Se ili estus infanoj, ili babilus inter si – iliaj lumoj flagras rapide. La steloj kaj la fulgoroj fariĝas simetriaj. La homo malaperas. La fulgoroj silentiĝas; la nokto estas malluma denove.
En kio ŝajnas esti malluma koridoro, la homo aperas. La koridoro estas liniita per kaĝoj de fulgoroj kies lumoj estas malfortigitaj. La ŝtona vojo ondetas en la nefidinda lumo. La homo marŝas plu, estos savo por ili baldaŭ. La seka ŝtono cedas al ŝtona pordo kiu malfermiĝas sub la mano de la homo. Estas hele ekster ĉi tiu koridoro, sed la homo estas preparita.
La blanka ĉielo kun bluaj nuboj salutas la homon. Kun la ĉielo, multaj konstruaĵoj batalas por ria vido. Ĉiuj konstruaĵoj estas kreitaj el ŝtono, sed anstataŭ unikajn kolorojn ili havas unikajn teksturojn. Ĉi tiu urbo montras multajn flagojn kun unu blanka stelo sur bluo. La vojoj estas herbo kaj multaj homoj tramarŝas. Ĉiu homo havas sakon enhavantan fluantan lumon. Mortintaj rondoj de herbo ekzistas inter la sana herbo.
Malgrandaj ŝtonaj estaĵoj manĝas movantaj vermojn dum irado preter la homo. La homo iras al sia destino kiu similas kavernon. En ĉi tiu loko, la tegmento efektive estas fenestro al la ĉielo, do la konstruaĵo ne bezonas alian lumon. Ri marŝas al pordo ĉe la malantaŭo de la konstruaĵo, preter la homoj kiuj ŝajnas aĉeti ardantan plumon, kaj la kvanto da mono aspektas granda.
Preter la pordo estas farmisto kiu vidas la eniranton. Dum li rigardas, ri diras “nun estas la tempo.” La homo, amiko de fulgoroj, iras eksteren, foriras la farmisto kiu nun sentas timon. “La ŝtonuloj sufiĉe longe faris abomenaĵojn,” ri murmuras. La homo komencas kuri. Ri kuras tra la enirejo, tra la sana kaj mortinta herbo. La aliaj homoj, kiuj estis ekstere, scivolas kion ri estas faranta, sed ili ne havas ajnan kapablon halti ĉi tion.
Guto de sango falis el la ĉielo de la subtera urbo. La lumo de vivo estas kio ĝi estas. La homo daŭre kuras, rekte al la plej granda konstruaĵo. Ri elprenas botelon kiu enhavas ardantan manon kaj ĵetas ĝin al la ŝtono. La botelo rompiĝas. Blankaj flamoj manĝas la ŝtonon. La homo rapide forbrulas. La urbo rapide forbrulas. La homoj kuras sed multaj ne eskapas. Multaj homoj ponardas sian sakon kaj malaperas.
La ĉielo mallumas. La urbo estas for.